PIV 2026 · Artikolo 2899

dekanti

Litero D

dekanti tr forverŝi likvon per iompostioma klinado de la ujo, ne movante la sedimenton, feĉon k.s.: dekantante vinon, oni ĝin oksigenas kaj evitas ĝian malbongustiĝon ➞ dekantokorbo.