PIV 2026 · Artikolo 2978
★denunci
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ denunci tr sciigi al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, ies kulpon aŭ krimon: li denuncis sian kamaradon al la instruisto denunci iun pri ŝtelo denunci ŝtelon al la oficestro ili minacus denunci miajn neleĝajn agojn CPi
denunco ago de denuncanto: denunco de iu al iu kontraŭ iu pri io
denuncanto homo, kiu denuncas.
denuncisto homo, kiu estas pagata aŭ ŝirmata de la polico por denunci. ➞ stukaĉo.