PIV 2026 · Artikolo 3128

2digitalo

Litero D

2 digitalo BOTA florplanto, dujara aŭ plurjara herbo, kun simplaj folioj, parte en elbaza rozeto, kaj kun stara, densa unuflanka grapolo el mallonge pedunkletaj, pendaj, fingrujoformaj floroj. genro Digitalis ➞ plantagaco.
lanuga digitalo digitalo, kies simplaj larĝaj folioj estas medicine uzataj; la sonorilformaj floroj estas dense aranĝitaj en grapolo kun la formo de piramido. specio Digitalis lanata ➞ digitalino.
purpura digitalo digitalo, kies folioj estas medicine uzataj; kun floroj laŭ longa, bunta grapolo. specio Digitalis purpurea ➞ digitoksino.