PIV 2026 · Artikolo 3178
dinornito
dinornito ZOOL PALE tre granda, ne flugipova, senkarina birdo el Nov-Zelando, ekstermita de homoj. genro Dinornis ➞ dinornitforma birdo.
nordinsula dinornito dinornito ĝis 3 metrojn alta; sen vosto; kun etaj flugiloj; kun longaj harecaj brunaj plumoj, foje kun palaj eĝoj; endemia ĝis proksimume 1500 en Nordinsulo de Nov-Zelando. specio Dinornis novaezealandiae