PIV 2026 · Artikolo 3179

dinosaŭro

Litero D

dinosaŭro ZOOL PALE reptilio, ofte tre granda, de speco, kiu aperis en Triaso; birdoj estas la ankoraŭ vivantaj dinosaŭroj. membro de la klado Dinosauria (dinosaŭroj) el la filumo Chordata la nuntempaj birdoj estas rezulto de la evoluo de dupiedaj dinosaŭroj RPi la iamaj organizaĵoj, kiuj vivis per siaj kotizoj kaj per liverado de servoj al la membroj, ĉie formortas kvazaŭ dinosaŭroj HTo (figurasence) partiaj dinosaŭroj ankoraŭ rezistas al moderniĝo CMi ➞ apatosaŭro, diplodoko, igvanodonto, megalosaŭro, ornitiskio, saŭriskio.