PIV 2026 · Artikolo 3381

drabo

Litero D

drabo BOTA florplanto, malalta herbo, kun elbaza, densa folirozeto, kun apeksa grapolo el malgrandaj, blankaj, flavaj, rozaj aŭ violetaj floroj kaj kun mallongaj, ovalkonturaj, iom plataj silikvoj; el la norda hemisfero kaj Andoj, precipe en montaroj.genro Draba ➞ brasikaco.
printempa drabo drabo, kun kelkaj floroj kun branĉaj ŝosoj kaj la folioj ĉe la bazo de la planto; kun bifidaj petaloj. specio Draba verna