PIV 2026 · Artikolo 3414
drimio
drimio BOTA florplanto el suda Eŭropo, Afriko kaj Azio: plurjara herbo kun tunika bulbo, kaj kun infloresko kun unu ĝis multaj floroj; pluraj estas orname kultivataj. genro Drimia ➞ asparagaco.
mara drimio mediteranea drimio kun granda bulbo; ĝia infloresko estas ĝis 2 m alta; la floroj havas ses tepalojn blankajn aŭ ruĝajn kun malhela strio laŭ la mezo. specio Drimia maritima