← Reen al D

PIV · 3473

duri/o

duri/o 🍁 G. (Durio el bombakacoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun simplaj, integraj folioj k kun grandaj kapsuloj, enhavantaj semojn po pluraj, unuope ĉirkaŭitajn de karna arilo; 28 sp-oj el SE Azio (de Birmo ĝis Borneo), unu (D. zibethinus) kultivata en tropikaj landoj, precipe en SE Azio, por melongrandaj, fortike dornaj fruktoj kun pulpo (konsistanta el la ariloj) fetora, sed tre bongusta, manĝata kruda.