PIV 2026 · Artikolo 3475

duŝi

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. duŝo
  2. duŝej/o
  3. duŝil/o
duŝi tr ŝprucigi akvon sur la korpon, ekstere aŭ interne, por lavado aŭ kuracado: la vetero estis tiom varma ke mi devis duŝi min per malvarma akvo plurfoje Ko dum tiuj 4 monatoj mi eĉ unufoje ne povis min bani aŭ duŝi KuK
duŝo
1 ago ion duŝi: preni duŝon naza duŝo vagina duŝo intesta duŝo eble Eriko ŝatus iom ripozi, bani sin, aŭ ĝui duŝon, post tiel longa, transoceana flugado CPi liaj vortoj efikis al mi kiel malvarma duŝo SSz ➞ pluvbano.
2 (evitinde) = duŝejo, duŝilo: la duŝo cetere ne funkciis jam de kvin jaroj FSz
duŝejo loko, kie oni prenas duŝojn: moderna ĉambro kun propra banejo kaj duŝejo OE
duŝilo aparato por duŝi: malvarmakva duŝilo MD ➞ irigatoro.