← Reen al A

PIV 2020 · 357

aksiom¹o

aksiom1o
Aserto, rigardata kiel evidenta per si mem aŭ ĝenerale akceptata: la tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo Z; la amo maljuniĝas, velkas, pasas – mi pruvos, ke ĉi tiu aksiomo koncernas nur homojn malsaĝajn! B ; la ofte tro subjektivajn hipotezojn oni ne altrudu al la kredemaj homoj kiel aksiomojn Z. aforismo, maksimo, sentenco.
Fundamenta aserto, el kiu oni eliras por pruvi teoremojn. lemo, propozicio, teoremo, korolario.