PIV 2026 · Artikolo 3577

1ekio

Litero E

1 ekio BOTA florplanto (unu- aŭ plur-jara herbo aŭ arbusteto) ofte rigidhara, kun grandaj skorpioidaj cumoj, kies florojn karakterizas korolo blanka aŭ okulfrape kolora, funelforma, neegale kvinloba; el Eŭropo, okcidenta Azio, Makaronezio kaj Afriko; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Echium ➞ boragaco.
ordinara ekio medicine uzata ekio. specio Echium vulgare