PIV 2026 · Artikolo 3762
elimini
elimini tr
1 forigi, malaperigi aŭ malakcepti ion: elimini nekonaton el ekvacio elimini hipotezon elimini nomon el listo elimini ekzamenaton elimini kandidaton oni provis elimini min per sistema kalumniado CPi elimini malsaton en Brazilo GLe la korektantoj klopodis elimini ĉiujn preserarojn ILa
2 BIOL iom post iom forigi el la korpo malutilajn substancojn: elimini toksojn (figurasence) la Esperanto-movado eliminos el sia organismo la kaŭzantojn de infanaĝaj malsanoj ILa ➞ ekskremento.
elimina rilata al eliminado: elimina ekzameno la teamo estis eligita en la antaŭa elimina fazo JJW