← Reen al E

PIV · 3773

Elohim

Elohim Z ב Pluralforma nomo («dioj, potenculoj»), uzata pli frue ol la nomo Javeo. Rim. En L.B. ĝi estas tradukita per «Dio».
Elohima. Rilata al tiu vorto aŭ ĝia uzado: la Elohima dokumento en la Pentateŭko.
Elohimisto. Biblia kompilisto, kiu nomis Dion Elohim.