← Reen al E

PIV 2020 · 3849

encefal/o

encefal/o (encephalon) La tuto de la organoj, kiujn enfermas la kranio de la vertebruloj; cerbo: la encefalo konsistas el 5 embriogenezaj partoj diverse evoluintaj laŭ la klasoj: la telencefalo, tre evoluinta ĉe la mamuloj k precipe ĉe la homo (cerebraj hemisferoj), la diencefalo (talamo, pineala korpo, hipofizo, optika nervo k retino), la mezencefalo (kolikloj, cerebraj pedunkloj), la metencefalo (cerebelo) k la mjelencefalo (mjela bulbo).
encefala. Rilata al la encefalo.
encefalino Nerva peranto de la centra nervosistemo, havanta antidolorigajn ecojn.
encefalito. Inflamo de la encefalo: akuta encefalito.
letargia encefalito. Epidemia infekta malsano, trafanta precipe la mezencefalon, sed ankaŭ mjelon k periferiajn nervojn; ĝin karakterizas febro, dormemo k diversaj paralizoj; kaŭzata de viruso.
encefalalgio. Intensa kapdoloro, observata en la cerba sifiliso.
encefalografio. Registrado k studo de la osciloj de elektra potencialo, kiuj konstante estiĝas en la cerba kortiko; tiujn oscilojn modifas sensaj ekscitoj, mensa aktiveco, epilepsio ktp.
encefalogramo. Kurbo ricevita per encefalografio.
encefalopatio. Kn de la encefalaj malsanoj.
polioencefalito Epidemia malsano simila al poliomjelito, sed trafanta la encefalon.
rombencefalo (rhombencephalon) Tuto de la oblonga mjelo, de la ponto k de la cerebelo: la kvara ventriklo, dilatiĝo de la centra kanalo, kiu ilin komune trairas, havas romban formon.