← Reen al E

PIV · 3950

epigenez/o

epigenez/o
Teorio laŭ kiu la ovo, nediferenciĝinta, disvolviĝas al embrio per iompostioma diferenciĝo de novaj ĉeloj k sekve histoj k organoj.
Estiĝo de novaj strukturoj k ecoj, ne regata de la genaro: individua evoluo pro epigenezo de nervaj konektaĵoj.
Ĉiu postdiageneza procez(ar)o (eksklude de alteracio), estiganta ŝanĝiĝojn ĉe petroj aŭ mineraloj, k okazantaj proksime de la tersurfaco: epigenezo de kalcito al dolomito. pseŭdomorfiĝi.
epigeneza. Rilata al epigenezo aŭ de epigeneza deveno: epigeneza konkrecio; la kultura evoluo de homo estas epigeneza.