PIV 2026 · Artikolo 3963
epilobio
epilobio BOTA herbo, plejparte plurjara, kun sidaj, kontraŭe duopaj folioj, kun kvarnombraj, epiginaj, ĝenerale ruĝaj aŭ rozaj floroj, kun liniformaj, kvarflankaj, multsemaj kapsuloj kaj kun semoj portantaj longajn, silkecajn egretojn po unu; tutmonda, precipe el la mezvarmaj kaj malvarmaj regionoj; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Epilobium ➞ onagraco.