PIV 2026 · Artikolo 3968
epipaktido
epipaktido BOTA florplanto, plurjara herbo, kun karnaj rizomoj el kiuj kreskas flankaj tigoj; kun lancformaj folioj iam blue violaj; kun floroj sur longaj infloreskoj, verde blankaj ĝis violaj; el Eŭropo, Azio, tropika Afriko kaj Nord-Ameriko. genro Epipactis ➞ orkidaco.