PIV 2020 · 416
★alaŭd/o
★alaŭd/o ♉ Birdo (Alauda k parencaj g-oj) el la ordo de paseroformaj, vivanta sur kampoj k karakterizata de tre longa, rekta posta ungego k de trila kanto: la alaŭdo estis la emblemo de la Gaŭla legio.
tufalaŭdo. Sp. de alaŭdo (Galerida cristata)
alaŭdedoj. Fam. (Alaudidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. la alaŭdoj.
kampalaŭdo ♉ Sp. de alaŭdo (A. arvensis), helbruna kun malhelaj strekoj laŭlongaj k kun blankaj vostflankoj; ĝi leviĝas vertikale dum kantado, k poste lasas sin fali vertikale teren.
stepalaŭdo. Sp. de alaŭdo (Melanocorypha calandra) mediteranea, kun nigra makulo sur la kolo.