PIV 2026 · Artikolo 4178
eŭpatorio
eŭpatorio BOTA planto (unu- aŭ plur-jara stara herbo aŭ tufarbusto) kun korimboj el malgrandaj cilindroformaj tubetfloraj kapituloj; el Eŭropo, Azio kaj orienta Usono. genro Eupatorium ➞ asteraco.
kanaba eŭpatorio eŭpatorio, kun malhela ruĝa aŭ purpureta tigoj, kovritaj de haretoj; kun grapoloj de malvaj floretoj; kreskas en malsekaj, malaltaj partoj de modera Eŭrazio. specio Eupatorium cannabinum ➞ ajapano.