PIV · 4218
★ezok/o
★ezok/o ♉ G. (Esox) de rabfiŝoj, kies dorsa naĝilo staras tuj antaŭ la vosto; vivas en nesala akvo en Eŭropo, Azio k N Ameriko.
ezokedoj. Familio (Esocidae) de salmonoformaj fiŝoj, al kiu apartenas i.a. ezoko.
marezoko. G. (Sphyraena) de maraj, tropikaj aŭ subtropikaj rabfiŝoj aspektantaj kiel ezoko.