PIV 2026 · Artikolo 4331
fascini
Derivaĵoj en la artikolo 3
fascini tr
1 altiri al si la atenton de iu kaj tenadi ĝin per granda alloga forto: fajro ja facile fascinas CPi ni fascinis unu la alian reciproke SŠt min fascinas kaj ravas la malnova parto de la urbo AIo
2 (evitinde) serpento senigi iun je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado: li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento CPi ➞ alforĝi 2.
fascina kapabla fascini: fascina demando WFu fascina libro AIo fascina ĉiĉeronado tra Vieno RE! fascine diversa homgrupo OE
fascino sento estigata de iu, kiu fascinas: mi aŭskultis kun fascino historiojn pri gigantoj ALö
fascinado agado de iu, kiu fascinas.