PIV · 4383
★felt/o
★felt/o. Ŝtofo ne teksita, farita el kungluitaj k kunpremitaj haroj aŭ laneroj.
felta
1 De, el felto: felta ĉapelo.
2 Simila al felto: felta muskotapiŝo.
felti (tr) Kunpremi mane aŭ maŝine bestoharojn por fari felton: felti lanon.
feltiĝi. Alpreni la konsiston, la aspekton de felto: tro longe portata trikoto feltiĝas.
feltizi, feltogarni. Provizi per felta garnaĵo: feltizi la flankojn de pordo, la subaĵon de tapiŝo.