PIV 2026 · Artikolo 4407

fenugreko

Litero F

fenugreko BOTA speco de trigonelo, unujara herbo kun forta aromo, kun blankaj aŭ flavete blankaj floroj unu- aŭ du-opaj; hejma en suda Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, kultivata por furaĝo kaj por semoj medicine uzataj. specio Trigonella foenum-graecum