← Reen al T

PIV 2020 · 15977

trigonel/o

trigonel/o 🍁 G. (Trigonella el fabacoj) de unu- k plur-jaraj herboj parencaj al medikago, kun 3-folieraj, ofte dentetaj folioj, kun blankaj, flavaj aŭ bluetaj floroj k kun rektaj aŭ kurbaj, cilindraj aŭ plataj guŝoj; ĉ. 50 sp-oj el la Mediteranea regiono, Makaronezio, S Afriko k Aŭstralio, i.a. fenugreko.