PIV 2020 · 4427
ferol/o
ferol/o 🍁 G. (Ferula el apiacoj) de altaj, fortikaj, plurjaraj herboj kun fadene plume dividaj folioj k kun flavaj aŭ verdetaj floroj en grandaj kunmetaj umbeloj; ĉ. 170 sp-oj el S Eŭropo, N Afriko k U Azio, i.a.:
asafetida ferolo (F. assa-foetida), U-Irana, el kies radiko oni ricevas asafetidon, medicine k kuirarte uzatan;
ordinara ferolo (F. communis), Mediteranea, kies sekaj tigoj estis iam uzataj por frappuni lernantojn k en pratempoj por transporti fajron. ☞ ferolago.