PIV 2026 · Artikolo 443
1★alciono
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 ★ alciono ZOOL
1 malgranda ĝis mezgranda birdo, ĝenerale helkolora, kun longa beko, mallongaj kruroj kaj mallonga vosto; troviĝas en (sub)tropikaj partoj de Afriko, Eŭrazio, kaj Oceanio. membro de la familio Alcedinidae la sciencisto finfine trovis maloftegan specon de alciono RPi ➞ kukabarao.
blubrusta alciono ZOOL tropika kaj subtropika alciono kun malhelaj koloroj (oranĝa ventro ĉe alcionino, kaj larĝa bluverda strio trans la blanka brusto de viralciono). specio Alcedo euryzona
ĉielblua alciono ZOOL alciono de la plej malgranda speco, kun blanka ventro kaj lazura strio trans la brusto. specio Alcedo coerulescens
eŭrop1a alciono eŭrazia birdo kun longa beko; ĝia korpo estas hele blua supre kaj oranĝa malsupre. specio Alcedo atthis