PIV 2026 · Artikolo 20849

kukabarao

Litero K

kukabarao granda alciono indiĝena en Aŭstralio aŭ Novgvineo; manĝanta lacertojn, malgrandajn serpentojn, vermojn, insektojn kaj junajn alispecajn birdojn. genro Dacelo ➞ alciono 1.
ridema kukabarao kukabarao kun blanka kapo kaj bruna okula strio; la supraj partoj estas ĉefe brunaj kun bluaj punktaj sur la flugiloj; la subaĵo estas kreme blanka; la vosto havas rufajn kaj nigrajn striojn; la teritoria voko similas al la sono de homa ridado. specio Dacelo novaeguineae