PIV 2026 · Artikolo 4447
★fianĉo
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ fianĉo viro, kies estonta edziĝo estas jam formale interkonsentita: kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis pasis la momento! Z amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Z ➞ novedzo.
fianĉa rilata al fianĉo: fianĉa donaco
fianĉiĝi iĝi fianĉo: ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas Z li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto FE
fianĉiĝo solena promeso pri edziĝo, ordinare farita dum festo: fianĉiĝo ne estas edziĝo ➞ provedziĝo.
fianĉina rilata al fianĉino: fianĉina pudoro fianĉina sinteno fianĉinaj iluzioj
fianĉino virino, kies estonta edziniĝo estas jam formale interkonsentita: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino FE naskiĝas fianĉino por sia fianĉo Z kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino Z
fianĉinigi fari, ke virino fariĝu fianĉino: virgulino, kiu ne estas fianĉinigita MT
fianĉiniĝi iĝi fianĉino: ŝi fianĉiniĝis kun laborkolego
gefianĉoj fianĉo kaj fianĉino: la gefianĉoj staris apud la altaro FE
interfianĉiĝi ligi sin reciproke per edziĝpromeso: ĉar ili estis starigitaj tiel proksime, ili interfianĉiĝis Z