← Reen al F

PIV 2020 · 4481

filant/o

filant/o 🍁 G. (Phyllanthus el eŭforbiacoj) de arboj, arbustoj k herboj, ŝajne havantaj kunmetajn foliojn pro ŝosetoj platiĝintaj al simplaj k stipulohavaj kladodioj aŭ pro folioj plumer-aranĝaj sur la ŝosoj, kun veraj folioj simplaj, alternaj, rudimentaj ĉe iuj sp-oj, k kun unu- aŭ du-seksaj floroj malgrandaj, senpetalaj, unuopaj aŭ ariĝintaj en cumojn aŭ glomerulojn; tropika k subtropika g. de ĉ. 600 sp-oj, pluraj pororname kultivataj.