← Reen al F

PIV · 4603

★flik/i

flik/i (tr)
Surkudri sur la truo de vesto pecon de taŭga materialo, ŝtofo, ledo ks, por ĝin ripari: fliki malnovan ĉemizon; li eĉ flikadis al si siajn ŝuojn Z; ili metis sur siajn azenojn disŝiritajn k flikitajn vinsakojn X; (analoge) en fremda tegmento li flikas truon k en propra ne vidas la fluon Z.
(f) Laŭpove, pli-malpli bone ripari: truon de l’ honoro flikos neniu tajloro Z; vanaj kompromisoj, kiuj flikas unu lokon, krevigante alian Z; ĉu vi komencos simple flikadi la karton (mapon) de Eŭropo? Z.
fliko. Ago fliki aŭ ties rezulto: ne fidu amikon, kiu havas jam flikon Z.
flikaĉi. Mallerte, krude fliki.
flikaĵo. Peco de materialo surkudrita sur truita vesto.
flikilo. Kudrilo por fliki.
flikilaro. Ilaro necesa por fliki: flikilaro por biciklaj pneŭmatikoj.
flikisto, flikistino. Persono, kiu metie flikadas.
flikitaĵo
La flikita parto de vesto.
Kuniĝo de senkoheraj scioj, pecoj, verkeroj. kompili.
flikumi. Fadenfliki.
fadenfliki. Fermi truon, streĉinte paralele fadenojn k traplektante ilin per fadenoj: fadenfliki ŝtrumpojn. teksoŝtopi.
farbofliki. Ripari defrotaĵon, surmetante novan tavoleton da farbo.
ŝufliki (ntr) Ripari eluzitajn ŝuojn.
ŝuflikisto. Viro, kiu metie flikriparas la malnovajn ŝuojn.