PIV 2026 · Artikolo 478
1alfo
1 alfo BOTA herbo 2, speco de stipo 1 el norda Afriko kaj suda Iberujo, plurjara herbo, kreskanta precipe sur stepoj, kun folioj preskaŭ 1 m longaj, firmaj, cilindroformaj kaj volviĝantaj, uzataj por espartado kaj fabrikado de speco de malpeza papero. specio Stipa tenacissima Sin. alfogreso. ➞ ligeo.