← Reen al F

PIV · 4856

★frunt/o

frunt/o
(frons) Superokula parto de la vizaĝo inter la tempioj: sulkigi la frunton B; dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto Z; ne iru okuloj super la frunton Z (ne tro alten celu); li trafis la Filiŝton en lian frunton X; kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio N.
Tiu parto de la vizaĝo, rigardata kiel sidejo de la penso aŭ sento: havi grandan, inteligentan frunton; froti al si la frunton (serĉante ideon); frapi al si la frunton (trovinte ideon); tio estas skribita sur lia frunto; submeti la frunton (signe de humiliĝo); vi estas obstina, via frunto estas kupra X; vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti X; malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto Z.
La supro de la antaŭa kapoparto de kelkaj bestoj: la frunto de ĉevalo; la stulteco kun taŭra frunto (de la filistroj, homoj kun antaŭjuĝoj ks).
frunta. Rilata al la frunto: frunta vundo.
fruntosto Osto formanta la antaŭan k supran parton de la kranio.