PIV 2026 · Artikolo 4857
frustri
Derivaĵoj en la artikolo 3
frustri tr PSIK senigi iun je kontentigo de bezono aŭ deziro, tiel kaŭzante malagrablan senton.
frustra frustranta aŭ frustrema: frustra sperto UMa estas io frustra en sensolva mistero CPi
frustriĝa esprimanta frustriĝon: frustriĝa reago
frustriĝo stato de individuo, kies deziro aŭ bezono ne povis kontentiĝi: tiujn sinoferulojn kaptas elreviĝo kaj frustriĝo pro neagemo de la aliaj GbK frustriĝo de ŝiaj esperoj ALö afekcia frustriĝo Sin. frustracio.