PIV 2026 · Artikolo 4873
fuksio
fuksio BOTA falfolia planto (arbusteto, tufarbusto, trunkarbusto aŭ eĉ arbeto) kun okulfrape koloraj epiginaj kvarnombraj floroj, kun petaleca kaliko ofte ruĝa, kaj kun korolo ofte alikolora (viola aŭ blanka) aŭ eĉ malesta; el Centra kaj Sud-Ameriko kaj 5 el Oceanio, multaj kultivataj por ornamo. genro Fuchsia ➞ onagraco.