PIV 2026 · Artikolo 4887

fumario

Litero F

fumario BOTA herbo, plejparte unujara, kun glataj 1–4-oble plume dividaj folioj, kun spikformaj grapoloj el multaj floroj blankaj, rozaj aŭ ruĝaj kaj kun globaj akenecaj fruktoj unusemaj; el Eŭropo, norda kaj orienta Afriko kaj sudokcidenta kaj meza Azio. genro Fumaria ➞ papavaco.