← Reen al G

PIV · 5075

Gaŭs/o

Gaŭs/o. Germana matematikisto, fizikisto k astronomo (C. F. Gauss, 1777−1855): gaŭsa kurbeco, surfaco, fikspunkto.
gaŭso Unuo de magneta fluksdenso en la sistemo elektromagneta cgs; simb.: Gs.  teslo.
gaŭsaj unuoj Unuoj elektromagnetaj laŭ la sistemo de Gaŭso, en kiu oni uzas elektrostatikajn unuojn por mezuri elektrajn kvantojn k elektromagnetajn unuojn por magnetaj kvantoj, ambaŭ laŭ la konvencia sistemo cgs: statvolto, statampero, statkulombo k gaŭso estas kelkaj gaŭsaj unuoj; la gaŭsa unuo de kapacitanco (la statfarado) egalvaloras al unu centimetro. SI.