PIV · 5077
gavi/o
gavi/o ♉ G. (Gavia, sin. Colymbus) de akvoloĝaj birdoj relative grandaj, primitivaj, kun la kruroj situantaj tuj antaŭ la vosto, k kun naĝhaŭto inter la piedfingroj.
gaviformaj, gavioformaj. Ordo (Gaviiformes, sin. Colymbiformes) de birdoj, al kiu apartenas gavio. ☞ grebo, podicipo.