PIV 2020 · 522
alk/
② alk/ Ⓚ Pref., uzata por nomi nearomatajn hidrokarbonojn.
alkadieno. Nesaturita necikla hidrokarbono kun du duoblaj ligoj, CnH2n-2, ekz. butadieno.
alkanolo. Alkoholo, derivita de alkano.
alkanolato. Metala kombinaĵo de alkanolo (ankaŭ: alkoksido).
alkanono. Ketono derivita de alko.
alkeno. Nesaturita, necikla hidrokarbono kun unu duobla ligo, CnH2n, ekz. eteno, propeno.
alkilo. Radiko de alkano, CnH2n+1-; simb. en formuloj: R.
alkino. Nesaturita necikla hidrokarbono kun unu triobla ligo, CnH2n-2, ekz. etino (acetileno). Rim. La menciita nomado validas ankaŭ por aliaj substancogrupoj de la organika kemio, kies nomoj ne estis enmetitaj en ĉi tiu vortaro, ekz. alkenalo.
cikloalkano. Molekulo simila al alkano, sed kun unu ciklo en la karbona skeleto, ekz. ciklopropano.
cikloalkadieno, cikloalkeno. Molekulo simila al alkadieno (resp. alkeno), sed kun unu ciklo en la karbona skeleto, ekz. 1,3-cikloheksadieno.
cikloalkino. Molekulo simila al alkino, sed kun unu ciklo en la karbona skeleto.