PIV 2026 · Artikolo 5245
glaŭcio
glaŭcio BOTA florplanto herba, kun oranĝkolora laktosuko, kun glaŭkaj folioj, kun unuopaj floroj mallonge daŭraj, grandaj, papavosimilaj, flavaj aŭ ruĝaj, kaj kun fruktoj (dukameraj kapsuloj) longe cilindraj, rektaj aŭ kurbaj; el Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta kaj meza Azio; kelkaj specoj estas orname kultivataj. genro Glaucium ➞ papavaco.