PIV · 5252
glediĉi/o
glediĉi/o 🍁 G. (Gleditsia, sin Gleditschia, el fabacoj) de falfoliaj arboj kun maldensa branĉaro, plejparte kun multaj, fortaj, lignecaj, branĉiĝantaj dornoj sur branĉoj k trunko, kun unu- aŭ du-oble plume kunmetaj folioj, kun verdetaj floroj en densaj spikoj aŭ grapoloj k kun longaj k plataj guŝoj; 14 sp-oj el Ameriko k Azio, pluraj plantataj en parkoj.