← Reen al H

PIV 2020 · 5672

handikap/o

handikap/o
Konkurso, en kiu la ŝancoj de ĉiakvalitaj konkurantoj estas egaligitaj per iaj malavantaĝoj truditaj al la pli sortfavorataj (ekz. ĉe ĉevalvetkuro prokrasto je la starto, pli granda portenda pezaĵo ks).
Psika aŭ korpa malhelpo, malfaciliganta la normalajn aktivaĵojn de la vivo.
👥 Ĉia ajn malhelpo aŭ manko, kiu trudas al individuo aŭ homgrupo malsuperecan situacion.
handikapi (tr)
Egaligi la ŝancojn de konkurantoj per handikapo 1.
Trafi per handikapo 2.
handikapo, handikapaĵo. La malavantaĝo, kiu estas trudita al konkuranto: (f) diplomata malsukceso kaŭzita de la lingva handikapo.
handikapulo, handikapito. Homo, trafita de handikapo 2.