PIV 2026 · Artikolo 5787

helikonio

Litero H

helikonio BOTA plurjara herbo, ĝis 3 m alta, aspektanta kiel nana bananarbo; el Ameriko kaj sudokcidentaj pacifikaj insuloj, pluraj kultivataj por ornamaj spatoj, okulfrape koloraj, ruĝaj i.a. ĉe Heliconia bihai el tropika Ameriko. genro Heliconia ➞ helikoniaco.
helikoniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas helikonio. membro de la familio Heliconiaceae (helikoniacoj)