PIV 2026 · Artikolo 5903
hesperido
hesperido BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kun blankaj, rozaj aŭ violetaj floroj kaj kun longforma, ne aŭ ne tre dehiskema silikvo; el Eŭropo kaj okcidenta kaj meza Azio; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Hesperis ➞ brasikaco.