PIV · 5991
higien¹o
higien1o. Scienco pri la rimedoj, uzataj por konservi la sanon: tio estis vivmaniero ne konforma al la reguloj de la higieno Z; higieno de longevivado Z.
higiena
1 Rilata al la sano: higiena traktato; mi legis sufiĉe da higienaj libroj Z.
2 Saniga, konforma al higieno: higiena vivo B, promenado; higiena kordono.
higienisto. Fakulo pri higieno.
medihigieno ☼ Zorgo pri la evitado de higienproblemoj, kiuj povus minaci la sanstaton de la loĝantaro.