PIV 2026 · Artikolo 5989
hifolomo
hifolomo BOTA ombrelfungo, sen stipingo, ofte kun kurteno 4, kun viole bruna sporaro; tutmonda, precipe lignoloĝa. genro Hypholoma ➞ strofariaco.
faska hifolomo speco de hifolomo el norda Afriko kaj Eŭropo, kun flava karno, venena. specio Hypholoma fasciculare