← Reen al H

PIV 2020 · 6039

hiperik/o

hiperik/o Z 🍁 G. (Hypericum el kluziacoj) de plantoj – plurjaraj herboj, arbustetoj, arbustoj k arboj – kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj, simplaj folioj, kiuj ĝenerale havas pli-malpli diafanajn esencglandojn k rezinecan sekrecion en glandoharoj, k kun flavaj, okulfrapaj, 5-petalaj, multstamenaj floroj; ĉ. 370 sp-oj el la mezvarmaj regionoj k tropikaj montaroj, pluraj pororname kultivataj (ekz. la
kalika hiperiko, H. calycinum) k kelkaj medicine uzataj (ekz. la
trapunkta hiperiko, H. perforatum).