PIV 2026 · Artikolo 6107

★hiskiamo

Litero H★ Fundamenta

★ hiskiamo BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kun simplaj folioj, kun akselaj funelformaj, flavaj, flave brunaj aŭ violetaj floroj kaj kun operkulaj kapsuloj (piksidioj) dukameraj; el Eŭropo, norda Afriko kaj sudokcidenta kaj meza Azio; tre venena; medicine uzata. genro Hyoscyamus Sin. hiosciamo. ➞ solanaco.
nigra hiskiamo unu aŭ dujara moltiga, mezgranda planto, kun hara tigo, kun floroj sidantaj, malpure blankaj, funelaj kaj funelbaze lilaj; ĝia frukto (kapsulo) havas malfermiĝantan kovrilon. specio Hyoscyamus niger