PIV 2026 · Artikolo 6151
holocefalo
holocefalo ZOOL kartilagfiŝo, kun longa svelta vosto; sen stomako, do la manĝaĵo iras rekte al la intesto; moviĝas uzante balaimovojn de siaj grandaj brustonaĝiloj; vivas proksime al la marfundo manĝante bentajn senvertebrulojn. membro de la subklaso Holocephali (holocefaloj) el la filumo Chordata ➞ ĥimero.