PIV 2020 · 6230
hu!
hu! Interj., uzata por esprimi ektimon: hu! li ekkriis k forsaltis Z; hu! vi min svenigas! Z.
hui (ntr) Krii hu!: huas simioj.
hu ha! Interj. esprimanta tre fortan eksciton: fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro! Z.
hu hu! Onomatopeo, imitanta la krion de strigo: hu hu! la strigoj trumpetis Z. ☞ hu-u-u!.