PIV 2026 · Artikolo 6280
ĥameleono
Derivaĵoj en la artikolo 3
ĥameleono ZOOL
1 reptilio kun longega vermforma lango kaj kapablo ŝanĝi sian koloron. membro de la familio Chamaeleonidae (ĥameleonoj, ĥameleonedoj) el la ordo Squamata Sin. kameleono. ➞ homokromio.
2 ĥameleono 1 de la genro Chamaeleo.
Ĥameleono ASTR malgranda sudhemisfera konstelacio. Chamaeleon
ĥameleona
1 rilata al ĥameleono.
2 (figurasence) rapide ŝanĝiĝanta; nekonstanta: lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj Z ĉio de la ĥameleonaj manĝoj vantaj promesoj Z
Sin. kameleona.